Esperanto revenas al Badajoz

Pro la venonta IJK kaj celante reaktivigi la Esperantan komunumon en Badajoz, Andi Plaza (sperta instruisto kaj esperantista dum jardekoj), prelegos pri Esperanto por komenci novan kurson en la urbo. Tial, venontan 7an de februaro je la 7a vespere en la Ateneo de Badajoz Andi parolos pri Esperanto kaj instruos la bazajn aĵojn de la lingvo por montri ke Esperanto estas la plej facila lingvo por lerni. Se vi estas en Badajoz, partoprenu por malkovri lingvon kiu estas ilo de paco, bileto por eniri komunumo internacia kaj malferma, lingvo de amikeco. Ni atendas vin!

Jen, penso pri “Esperanto revenas al Badajoz”

  1. Rimarkinde, gratulon al la teamo, ĉefe al ambaŭ grupoj organizantoj, estu fortaj kaj entuziasmaj. Certe por mirinda;” ijk, dankon al CARLOS, Krishna, Andi…. kaj ankaŭ la aliaj kiuj mi ankoraŭ ne konas. Kuraĝon.

Komentado estas fermita.