Fino de la unua aliĝperiodo!

La unua aliĝperiodo finiĝis kaj kia aliĝperiodo! Resume, 91 homoj el 4 kontinentoj aliĝis (ek Oceanio, vi estas for sed nur vi mankas!). Laŭ la statistikoj de antaŭaj IJK, tio signifas ke se la tendeco daŭras, ni estos cirkaŭ 350 partoprenantoj. Tial nia IJK estus la plej granda ekde 2009 en Liberec kaj ni denove retrovos la bonan kutimon partopreni minimume 300 homojn en ĉiu IJK.

Aliflanke, ankoraŭ restas multe da tempo kaj farendaĵoj organizindaj sed la teamo feliĉas pro tiu ĉi tendeco. Ni esperas surprizi ĉiujn per amuzaj koncertoj, originalaj programeroj kaj ke ĉiuj el Badajoz scios kio kaj kiom mojose estas Esperanto. Pli malmulte da tempo ni atendos ĝis la IJK!

P. S. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, kion vi atendas???

2 pensoj pri “Fino de la unua aliĝperiodo!”

  1. Saluton samideanj. Mi ŝatus partopreni la Ijk .pro intencaj kialoj mi ne aliĝis ĝis nun.tamen ĉu eblas aliĝi nun ankoraŭ? Anticipan dankon al vi ĉiuj

    1. Jes. Oni ankoraŭ povas kaj povos aliĝi eĉ surloke. Nuntempe estas la dua aliĝperiodo. Kontrolu tion en ĉi tiu retpaĝaro kaj ni renkontiĝu en la IJK!!!

Komentado estas fermita.