Activaĵoj ekster la kongresejo

Ni ne celas vian partoprenon por ke vi restos semajnon inter kvar muroj. Tial programeroj okazos ekster la kongresejo. Jen ili:

Ekstremaduraj birdoj: Unu horo en ĉambro kun projekciilo, por vidi bildojn. Multo estos jam konata al interesatoj, sed eble ne ĉiuj specialaĵoj ekstremaduraj: blua pigo, nigra cikonio, ktp. Por tio oni povus alporti disdoneblajn malgrandajn gvidlibretojn, el kiuj disponeblas en diversaj lingvoj kaj oni povos preni pliajn en la venontjara Ornitologia Foiro de Monfragüe, se la programero interesos. Dua horo kiel promeno al Guadiano (ĉirkaŭ 1 kilometro). Tio devas esti farita aŭ frumatene (je la 8a aŭ la 9a) aŭ malfrue vespere (sunsubire, je la 20a). Por tio la organizantoj klopodus disponi ĉirkaŭ dekon da binokloj. Guadiano estas vera biologia akso en la urbo.

Ĝimkano pri la historio de Badajoz: eblas uzi preparitan materialon de instruistoj el Badajoz. La organizantoj preparos defiojn en la urbokaj la partoprenontoj devos solvi ilin teame. Transporto al la urbocentro per urbaj busoj.