La numeroj antaŭ la IJK

Foto de TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni afiŝis tiun ĉi foton en nia fejsbuka paĝo pensante ke tre eble tiu simbola numero estos la maksimumo de aliĝintoj al nia IJK 2018, sed 275 estas la numero ĉitaga, 11 homoj pli ol por la IJK 2016 en Vroclavo. La plej granda junalara esperantista evento reatingas sian partoprennivelon kvankam ĝi okazas iom for de la lokoj kie estas la plej grandaj kvantoj da Esperantistoj.

Tiu ĉi numero inkludas homoj el 5 kontinentoj, kiuj loĝas en preskaŭ duoncento da malsamaj landoj. la plejparto estos junuloj kiuj aĝas inter 18 kaj 30 jarojn sed venos al IJK ekde bebo ĝis 69 jara esperantisto.

Fiere ni montras nian buntan programon kiu enhavas presakŭ 150 aktivaĵojn. Vespere ni organizas 4 koncertojn, karaokeon, filman nokton, spektaklon klaŭnan de profesiulo, 2 astronomiajn promenadojn… Dum la tago ni profitos 3 ekskursojn malsamaj, 25horan trejnadon subvenciitan el programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio, kursojn el 5 lingvoj…

Nia evento celas ankaŭ konigi nian movadon al eksteruloj. Tial ni realigos KulturLingvan Festivalon surstrate malfermitan al la lokanoj, 3 reprezentantoj (el regiona registaro, el loka urbodomo kaj el nacia konsilaro de la junularo) malfermos nian kongreson kaj ni aranĝis 2 programerojn kun 6 asociojn kaj politikaj partiojn.

Resume, nin atendas 7 tagoj dum kiuj malpli ol 60% estos tutmanĝantoj, partoprenos 9 studentoj el germana altlerneja kurso, la verdaj skoltoj renkontos siajn amikojn el aliaj landoj por kunĝui… Nin atendas la plejbonaĵo el somero kaj, kiel kutime okazas ekde la 1a IJK en 1938, eble en 9 monatoj ni devos aldoni iun numeron plian.

La programo jam disponeblas!

Post multe da laboro, ni jam pretigis programon por la tuta evento. Ĝi jam elŝuteblas en nia retpaĝo por ke vi povos antaŭ la IJK kontroli kion ni organizis kaj antaŭĝoji la diversecon de aktivaĵoj.

Pensu, 139 malsamaj programeroj aperas en la dokumento. Kiuj pli taŭgas? Tion vi mem decidu!

Nova aŭskulta servo

Bonŝance ni anoncas ke en la IJK ni oferos aŭskultan servon. Tiu ĉi servo disponeblos por helpi iun ajn kiu bezonos subtenon kaze ke tio okazos.

Ni celas ke oni povos paroli kun homoj kiuj emas aŭskulti viajn problemojn personajn, en sekura tuta privata kaj komforta etoso, por homoj kiuj povas suferi malkomfortan situacion dum la kongreso. Ni volas eviti ĉiujn malbonfarton kaj gravas laŭ ni ke ĉiu partoprenanto havos la plej bonan eblan memoraĵon de la IJK.

Ni esperas ke neniu bezonos uzi ĝin, sed almenaŭ pli bonas havi tiun eblon ol ne. Pli da informo je https://ijk2018.tejo.org/auskulta-servo/

KER-ekzameno en la IJK!!!

Kiel ni jam emis antaŭ komenci la organizadon de nia kongreso, KER-ekzameno okazos dum la IJK 2018 en Badajoz. Ni jam kontaktis edukado.net kaj planis la ekzameno. Tiel vi povas ekzameniĝi por poste ricevi vian atestilon!

Kiel aliĝi al ĝi? Kiuj kondiĉoj ekzistas? Tiu informo troveblas je edukado.net kaj por aliĝi sekvu tiun ĉi ligilon https://edukado.net/alighilo?id=2018ES-BADA. Ni planis la ekzamenon la 9an de aŭgusto, post kelkaj tagoj de kursoj kaj ĝuado. Tiel via nivelo de Esperanto estos plibonigita per la uzo en nia komunumo. Ne malŝparu tiun ĉi eblon!

Ni oferas ĝin danke al Juan Diego, nia nova teamano. Tiu ĉi amanto de la lingvoj kontrolos vin dume. Ne pensu ke vi povos trompi tiam 😉

La IJK en Amikumu!

Ĉu vi partoprenos en la IJK, deziras grandegan sukceson al ni aŭ simple emas subteni nian agadon? Do helpu nin varbi per Amikumu! Jam ekzistas ŝildo de la IJK en Amikumu. Ĝi perfektas, ĉu ne? 😉

Finfine vi povas montri vian mojosecon per ĝi al la esperantistaro. Kiel? Simple skribu al info@amikumu.com indikante vian retadreson kun la temo “Ŝildo IJK” kaj la IJK alproksimiĝos. Ke la IJK ne mankos al vi eĉ poŝtelefene!

Al la IJK per biciklo

BEMI, la biciklemuloj Esperantistaj, jam antaŭlonge decidis organizi biciklan karavanon al la IJK. La plano ne estis klara unue. La ebloj estis pluraj: Ĉu de Lisbono ĝis Badajoz? Sed tiel oni unue devus atingi Lisbonon kiu situas apud la maro, for de tie kie estas la plej parto de la homoj…

La solvo ne estis simpla. Tiam la plej freneza sed amuza ideo pri kiuj ili jam pensis, komencis ŝajni pli interesan, pli taŭgan. Kial….? kial ne?! Nun la realigado iĝis tiel ke ĝi inkludas 48 tagojn, prelegojn, preskaŭ 3.000 km. Resume, de Berlino ĝis Lisbono, de la nordo ĝis la sudo, de Esperantio al Esperantujo 😉

Ĉu vi aliĝos eĉ nur unu tagon? Ek al biciklado!

Nova teamano

Finfine ni trovis novan teamanon kiu zorgos pri la taga programo kaj helpos nin organizi la tutan programon. Paulína estas akivulo el Prago kiu eĉ jam helpis la organizadon de la vespera programo de la junula programo dum UK 2016 en Nitro.

La teamo de la IJK 2019 en Liptovský Hrádok decidis helpi nin kaj samtempe pretigi sian laboron per la aniĝo de homo el sia teamo. Tiel Paulína kaj laboros por sukcese organizi la IJK 2018 kaj kunportos la sperton por ke ankaŭ la IJK 2019 perfektos.

Nun ni tute pretas por ke la vi povos ĝuegi la IJK 2018. Ne atendu plu kaj aliĝu!

Fino de la unua aliĝperiodo!

La unua aliĝperiodo finiĝis kaj kia aliĝperiodo! Resume, 91 homoj el 4 kontinentoj aliĝis (ek Oceanio, vi estas for sed nur vi mankas!). Laŭ la statistikoj de antaŭaj IJK, tio signifas ke se la tendeco daŭras, ni estos cirkaŭ 350 partoprenantoj. Tial nia IJK estus la plej granda ekde 2009 en Liberec kaj ni denove retrovos la bonan kutimon partopreni minimume 300 homojn en ĉiu IJK.

Aliflanke, ankoraŭ restas multe da tempo kaj farendaĵoj organizindaj sed la teamo feliĉas pro tiu ĉi tendeco. Ni esperas surprizi ĉiujn per amuzaj koncertoj, originalaj programeroj kaj ke ĉiuj el Badajoz scios kio kaj kiom mojose estas Esperanto. Pli malmulte da tempo ni atendos ĝis la IJK!

P. S. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, kion vi atendas???

Esperanto revenas al Badajoz

Pro la venonta IJK kaj celante reaktivigi la Esperantan komunumon en Badajoz, Andi Plaza (sperta instruisto kaj esperantista dum jardekoj), prelegos pri Esperanto por komenci novan kurson en la urbo. Tial, venontan 7an de februaro je la 7a vespere en la Ateneo de Badajoz Andi parolos pri Esperanto kaj instruos la bazajn aĵojn de la lingvo por montri ke Esperanto estas la plej facila lingvo por lerni. Se vi estas en Badajoz, partoprenu por malkovri lingvon kiu estas ilo de paco, bileto por eniri komunumo internacia kaj malferma, lingvo de amikeco. Ni atendas vin!

La IJK en la radio

Ni jam tutklopode organizas la IJK. La retpaĝaro enhavas ĝisdatigitan informon, la homoj jam aliĝas, ni vizitis Badajoz… kaj ni eĉ aperis en amaskomunikiloj. Ŝajnas ke ĉio bone antaŭeniras kaj ilusie jen vi havas la intervjuon en la Hispana en la radia programo El sol sale por el oeste de Canal Extremadura Radio.