Datoj

Inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto okazos la 74-a IJK de TEJO. Tiam estos somera tempo en la norda okcidento, do forgesu vian jakon kaj venu feriumi kaj ripozi kun Esperantistoj.

Ĉi-foje la IJK okazos ĵus post la fino de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono. La ĉefurbo de Portugalio estas nur 200 kilometrojn for de Badajoz. Tial, se vi pensas multe vojaĝi por partopreni la UK-on, meritas resti pli longe por Esperantumi en la IJK.

Se vi fajfas pri la UK, ne havas tiom da libera tempo aŭ monon aŭ nur volas partopreni unu Esperantan renkontiĝon, ne dubu: TEJO mojosas kaj ni ĉiuj certas ke vi havos neforgeseblan eventon. 😉