Ekskursoj

Kiam ni kandidatiĝis por gastigi la IJK, ni pripensis plurajn ideojn pri ekskursoj. Ni povos realigi ĉiujn se minimuno de homoj aliĝos al ili. Por scii tion, ni inkludis demandon en la aliĝilo rilate al ili. Bonvolu legi pri ili kaj, kiam vi aliĝos, indiki kiu estas la plej interesa laŭ vi.

Ne forgesu ke la ekskursoj ne estas inkluzivitaj en la programkotizo. Vi povos aliĝi al dum la IJK ĝis la maksimumo de partoprenantoj estos atingita. Ĝiaj prezoj dependas de la ekskurso. Kiam ni havos pli da la informo pri ekskursoj, ĉi tiu retpaĝo ĝisdatiĝos.

Tuttagaj ekskursoj

Mérida kaj ties romiaj monumentoj: tiu historia urbo, kiu ankaŭ estas la nuna ĉefurbo de Ekstremaduro (la regiono de la kongreso), enhavas mirindajn kaj bone koservitajn romiajn monumentojn; inter ili, estas belega teatro, impona cirko, granda akvedukto, sendifekta ponto, duonstaranta templo, ronda amfiteatro, kaj pli. Nuntempa Mérida, antaŭe Augusta Emerita, estis malgranda reprodukto de Romo meze de Iberio.

Kasteloj de Portugalio: Ĉe la landlimo kun Hispanio, estas diversaj portugalaj urboj kaj vilaĝoj, tre proksime al Badajoz, kiuj elstaras pro ties blankaj kaj blukoloraj stratoj, kaj pro ties kronantaj kasteloj kaj eksterordinaraj fortikaĵoj, kiuj servis protekti Portugalion kontraŭ invadoj el Hispanio. Ni vizitos Elvas kaj ties mond-unikaj fortikaĵoj, Vilaviçosa kun sia palaco, kaj la kastelon kaj muzeeton pri popola uzado de korko de Estremoz. Elvas havas la plej grandan kolekton de fortikaĵoj-bastionoj de la mondo, kiu estis deklarita Heredaĵo de la Homaro por UNESKO en 2012, kune kun la tuta historia urba centro.

Olivenza kaj la enorma baraĵlago Alqueva: Unue ni atingos Olivenza-n, unika urbo en Hispanio kie la portugala lingvo estis kaj estas parolata, kaj ni vizitos la preĝejon, kastelon kaj etnologian muzeon. Post tagmanĝo en Olivenza, ni daŭrigos la ekskurson ĝis la baraĵlago Alqueva, kiu estas unu el la plej grandaj el Eŭropo, post kelkaj en Rusio kaj Ukraino, kaj la plej grada en la Okcidenta Eŭropo. En la baraĵlago eblas naĝi kaj eĉ preni turisman ŝipon.

Akvoparko AQUABadajoz: Nur 20 minutoj piede de la kongresejo troviĝas akvoparko, kiu povas esti la perfekta elekto por tiuj kiuj volos pasigi tagon freŝan, malstreĉitan kaj amuziĝi ĵetante sin per toboganoj kaj ludante en la akvo. La tuttaga bileto de la akvoparko kostas ĝenerale 20€ po persono, sed ekzistas eblo peti rabaton por grupoj de pli ol 25 personoj.