Karavanoj

Ĉu vi emas vojaĝi kun aliaj esperantistoj al la IJK? Do, vi trovis vian retpaĝon. Ĉi tie vi havas la rimedojn por komenci prepari vian vojaĝon kune kun aliaj esperantistoj.

De la UK al IJK: La UK finiĝos ĵus antaŭ la komenco de la IJK en la proksima urbo de Lisbono, iom pli ol 200 km for de Badajoz. Pluraj Esperantistoj celas partopreni en ambaŭ eventoj. Tial oni povas kune vojaĝi.

Biciklemuloj de BEMI uzos siajn krurojn por veni al la IJK. Tiu karavano komenciĝos en Berlino sed oni povas aliĝi al ĝi survoje. La longa plano troveblas rete ĉi tie kaj pli da informo aperas ĉi tie. Kontaktu ilin por forte kaj sane veni al IJK.

En TEJO ni havas nian propran komisionon pri moviĝebloj kies informo pri la karavanoj troveblas ĉi tie. Oni povas ankaŭ kontakti TEJO-respondeculon pri moviĝebloj por ricevi informon pri aliaj karavanoj ĉe movighebloj@tejo.org aŭ aliĝi la grupon de Telegram de la IJK kaj demandu ĉu estas aliaj homoj kiu eliras aŭ transiras vian urbon. Ni atendas vin!