KER-ekzameno

Kiel ni jam emis antaŭ komenci la organizadon de nia kongreso kaj informis en nia reklamvideo, KER-ekzameno okazos dum la IJK 2018 en Badajoz. Ni jam kontaktis edukado.net kaj planis la ekzameno. Tiel vi povas ekzameniĝi por poste ricevi vian atestilon!

Kiel aliĝi al ĝi? Kiuj kondiĉoj ekzistas? Tiu informo troveblas je edukado.net kaj por aliĝi sekvu tiun ĉi ligilon https://edukado.net/alighilo?id=2018ES-BADA. Ni planis la ekzamenon la 9an de aŭgusto, unu el la lastaj tagoj de la IJK. Tiel vi havos kelkajn tagojn dum vi povos sekvi kurson de Esperanto kaj uzi la lingvon per ĝua esperantumado. Tiel via nivelo de Esperanto estos plibonigita per la simpla parolado en nia komunumo. Ne malŝparu tiun ĉi eblon!