Alvenebloj

La preciza loko de la kongresejo estas

Badajoz ne estas granda urbo, tial nur flugoj de Madrido, Barcelono, Ibizo, Majorko kaj Tenerifo venas al ĝia flughaveno. Tial la plej bonaj ebloj, se vi loĝas for, estas flugi al Lisbono, Sevilo aŭ Madrido kaj de tie vojaĝi al Badajoz. Por trovi tiajn flugojn vi povas uzi, ekzemple ĉi tiun retpaĝon.

Se vi vojaĝas buse de Lisbono, vi povas uzi Flixbus (vojaĝo po 13,00-24,90€). Ankaŭ per buso vi povas veni de Sevilo per la kompanio Leda (vojaĝo po 12,43€) kaj de Madrido per la buskompanio Avanza (vojaĝo po 30,70-43,30€) aŭ per la trajnkompanio Renfe (vojaĝo po 20,00-51,40€), utilas. Uzu la buskompanio Alsa se vi venas de la nordo de Hispanio.

Vi ankaŭ povas uzi BlablacarAmovens se vi volas kunveturi. Se vi venas aŭte, eliru la aŭtoŝoseon A-5 ĉe la eliro 407 krom se vi venas de la Sevilo ĉar vi povos uzi la vojo N-432 kaj trairi la urbon.

Ene de la urbo, vi povos promeni 3,5 km de la trajnstacio aŭ 4,7 km de la busstacio. Malgraŭ tio ni imagas ke ne multaj homoj emos promeni kun siaj pakaĵoj, tial uzu la 18an linion ekde la trajnstacio aŭ la kaj la 9an buslinion de la busstacio. La haltejo estas “AVDA DE ELVAS (URB RUTA DE LA EXPO)”, sed atentu ĉar estas du “AVDA DE ELVAS”. La nia estas la haltejo post “CAMPUS UNIVERSITARIO”. Bileto kostas po 1,20 eŭroj.

Vizitu nian retpaĝon pri la karavanoj al IJK se vi emas vojaĝi kune.