Koncerto de Jonny M

Jonny M estas unu el la plej konataj artistoj nuntempe inter la Esperantistoj. La kanto Dankon ne nur feliĉigas homojn kiam oni ĝin aŭskultas, ĝi ankaŭ memorigas nin kiom granda kaj diversa la Esperanta kulturo estas.

Ĉi jare ni ĝuas informi ke la honoro fermi la festivalon la nokton de la 10a estos de Jonny M. Ĉiuj kiuj jam partoprenis en tiaj koncertoj scias ke ne eblas ne danci dum Jonny ludas. La regeo eniros nin kaj feliĉigos la lastan nokton de la IJK 2018. Sur la ĝardeno de la RUCAB, komune ni estos fortaj.