Kongresejo

La kongresejo de la 74a IJK de TEJO estos la RUCAB, kies retpaĝon vi povas viziti ĉi tie.

Tie ni dormos, Esperantumos, manĝos, dancos, prelegos…Tiu ĉi loko estas 1 kilometron for de la landlimo kun Portugalio kaj 3 kilometrojn for de la urbocentro. Dum la universitata kurso, la loko estas studentloĝejo apud la Universitato de Badajoz kaj dum somero gastigas plurajn kongresojn, asociojn kaj aliajn eventojn.

Ĝi enhavas ĉambrojn, bibliotekon, kafejon, salonojn, ludejon, ktp. Tial ni havos nian propran parton de Esperantujo en kie ĉio estos proksime. Oni ne bezonos eliri la lokon dum la evento, kvankam estos rekomendinda por ĝui la urbon kaj malkovri ĝiajn afablajn loĝantojn.

Ni dividis la kongresejon en kelkaj spacoj kie ni gastigos la programerojn. Ni decidis ke ili havu Esperantajn nomojn dum la IJK. Tiel ni honoros Esperantistojn kaj lernos pri nia kulturo. Legu pri ili en siaj retpaĝoj:

Entute ĝi havas 168 ĉambrojn, tial ĝis 300 homoj povos esti gastigitaj dum la IJK en la ĉambroj de la RUCAB. En ĉiu ĉambro inter 1 kaj 3 homoj dormos. La ĉambroj inkludas banĉambron, spacon por studi kaj ventolilon.

Ĝi eĉ inkludas eksteran naĝejon, eksteran amfiteatron, parkejon kaj ĝardenajn spacojn.