Programo

La temo de la IJK estas “Genro kaj egaleco”, kaj pri gxi spertuloj venos por prelegi kaj debati. Eĉ okazos trejnado subvenciita de la Eŭropa Unio. Tio ne signifas ke la programo enhavas nur aktivaĵojn, kiuj rilatas al la cxefa temo. Kursoj pri dancoj kaj sportoj neniam mankas dum la IJK kaj oni povos aŭskulti la aventurojn de la Esperantaj biciklistoj, spekti videojn, gustumi manĝaĵojn el la tuta mondo aŭ partopreni en pluraj aliaj aktivaĵoj.

Nuntempe la teamo ankoraŭ laboras por pretigi la finan programon. Kiam ĝi disponeblos vi povos elŝuti ĝin de ĉi tiu paĝo. Ne forgesu ke vi povos kunlabori proponante aktivaĵon por helpi nin dum via aliĝo, kaj poste. Se vi tion emas, bonvolu skribu al krisxna@gmail.com kaj rakontu vian proponon.