Badajoz

En aŭgusto en Badajoz averaĝe la temperaturo estas 25,9 gradoj celsiaj kaj la pluvo nur aperas malpli ol unu tago kutime. La klimato estas mediterranea, do pretiĝu ĝui bonegan someran kaj zorgu pri via haŭto, ĉefe se ĝi tre helas.

Ĉi tiu urbeto estas mirinda kaj ĝia miljara historio evidentigas la mikson de pluraj kulturoj, lingvoj kaj religioj. Tio igas ĝin la plej taŭga loko por okazigi Esperantan kongreson. La arkitekturo, la kvanto da publikaj muzeoj kaj la gastronomio estas tre bonaj argumentoj por konvinki homojn ĝui belegan urbon, malgraŭ tio ke ne tiom konata, kiel aliaj grandaj urboj de Hispanio? Pro sia landlimeco inter Portugalio kaj Hispanio, pluraj militoj tra la historio influis sian karakteron. Sammaniere agas la rivero Guadiana, kiu akvas la kamparojn kie trovi olivarbojn, vinarbojn aŭ batal-tarŭrojn.

Pensu, kie vi povos viziti murojn kie senti rakontojn de heroj, malkovri miksejon de judoj, kristanoj kaj islamanoj kaj ĝui la hispanan mondkonatan festemon dum vi Esperantumas? La respondo estas Badajoz, trankvila malgranda urbo kun pli da 150.000 loĝantoj. Sur monteto oni povas trovi la altan placon por poste promeni en la alkazabo, eniri la katedralon de Sankto Johano aŭ ascendi turon por vidi la tutan urbon. Sia murego estas la plej longa el la tuta Iberio kiuj cirkaŭas multe da amuziĝejoj por ĝui la nokton, trinki kafejon aŭ sidiĝi apud la rivero.

Se nun vi pli emas legi pli la urbo kaj regiono, alklalu la ligilojn por viziti Vikipedion.