Programkotizoj

Por partopreni en la IJK estas pluraj kotizoj. Ili dependas de la loĝlando, la aĝo (kalkulita je la 4a de aŭgusto 2018) kaj kiam vi aliĝas. Per ĝi ni povos havi koncertojn, pagi por la kongresejon aŭ subteni la partoprenon de homoj kun malpli da rimedoj. Eble vi pensas ke la prezo ne estas justa sed memoru ke bedaŭrinde la riĉeco ne samas en la mondo kaj ni provas havi la plej justajn prezojn kvankam malfacilas adapti tiom multe. Tial, memoru ke vi ĉiam povas donaci por helpi nin kaj aliajn Esperantistojn.

Tiuj prezoj validas por individuaj membroj de TEJO (krom la membroj kun gvidlibro) kaj patronoj de TEJO en 2018. Se vi ne apartenas al tiu kategorio, bonvolu aldoni 21€ . Do, se vi volas aliĝi al nia asocio, nun estas la perfekta momento (vizitu tiun ĉi retpaĝon por kaj ŝpari monon kaj helpi nian movadon!).

Ekzistas rabato de 5€ por homoj kiuj prelegos aŭ preparos aktivaĵojn. Se vi scvipovas instrui, estas lerta preleganto aŭ emas trejni samideanojn, bonvolu helpi nin kaj proponi vian aktivaĵon.

Alia rabato ekzistas por novaj lernantoj kiuj partoprenas kurson de Esperanto. Tiel, se vi komencis lerni Esperanton post la lasta IJK (ekde aŭgusto 2017 aŭ poste) en kurso, skribu en la aliĝilo ke vi estas nova lernanto kaj petu vian instruiston kontakti nin por povi ricevi rabaton de 25% de via programkotizo.

Por helpi vin kalkuli la finan koston, Martin Rue kreis retpaĝon. Uzu ĝin por antaŭscii kiom vi devus pagi: https://martinrue.com/ijk/

Ni malŝatas malŝpari rimedojn. Tial, kiam en la kongresejo vi ricevos ĉion kion vi bezonos de ni, ni donos al vi nompaperon. La nomŝildon devas vi kunporti. Se vi ne kunportos ĝin, vi devos doni 2€ kiel kaŭcion kaj ni donos nomŝildon al vi. Kiam vi eliros, donu la nomŝildon reen kaj vi ricevos viajn du eŭrojn.

Jen la ĉijaraj kotizoj (ĉiuj prezoj en eŭroj):

 Se vi aĝas malpli ol 18 jarojn A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
Ĝis 31/01/2018 20€ 12€ 4€
Ĝis 31/03/2018 25€ 15€ 5€
Ĝis 30/06/2018 32€ 19,2€ 6,4€
Poste 40€ 24€ 8€
 Se vi aĝas de 18 ĝis 30 jarojn A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
Ĝis 31/01/2018 40€ 24€ 8€
Ĝis 31/03/2018 50€ 30€ 10€
Ĝis 30/06/2018 64€ 38,4€ 12,8€
Poste 80€ 48€ 16€
 Se vi aĝas 30 aŭ pli jarojn A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
Ĝis 31/01/2018 60€ 36€ 12€
Ĝis 31/03/2018 75€ 45€ 15€
Ĝis 30/06/2018 96€ 57,6€ 19,2€
Poste 120€ 72€ 24€

A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.

B-ŝtatoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio kaj Ukrainio.

C-ŝtatoj: ĉiuj ceteraj landoj.