Reguloj por agrable IJK-umi

Ni deziras provizi sperton agrablan kaj liberan de ajna molesto al ĉiuj ĉeestantoj. Ni ne toleros moleston al la partoprenantoj de la kongreso en ajna formo.

Molesto inkluzivas ofendajn parolajn komentojn [rilate al sekso, genra identeco kaj esprimon, seksa orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, korpa dimensio, nacideveno, aĝo, religio, etno], seksajn bildojn en publikaj spacoj, intencan timigadon, postkuradon, ĝenan fotadon aŭ registradon, ĝenan interrompadon de interparoloj aŭ aliaj eventoj, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton. Partoprenantoj petitaj haltigi ajnan molestan konduton estas atendataj fari tion tuj.

Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizantoj povas preni ajnan agon ili konsideras taŭga, inkluzive averti la ofendinton aŭ forpeli tiun homon de la kongreso [logike sen repago]. La politiko kontraŭ molesto rilatas ankaŭ eventualajn reprezentantojn de aliaj organizoj aŭ organizteamoj, trejnistojn, prelegantojn, eksterajn gastojn.

Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la konferenco ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.

Diskutoj aŭ bildoj rilataj al sekso, pornografio, diskriminacia parolo, aŭ simile, estas bonvenaj nur en esceptaj kazoj, kiam ili plenumas tiujn ĉi kondiĉojn:

  1. La organizantoj donis sian permeson (ekz. akceptis oficiale enmeti ilin en la programon de la evento);
  2. Ili estas necesaj por la temo de la diskuto kaj ne ekzistas alternativoj;
  3. Ili estas prezentitaj en respektema maniero;
  4. La ĉeestantoj estas avertitaj antaŭe kaj havas la eblon forlasi la aktivecon se ili ne sentas sin komfortaj.

Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestita, aŭ havas iu ajn alian zorgon, bonvolu kontakti membron de la organizteamo tuj. La organizteamo estos feliĉa helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon.

Fumi estas ne permesita ene de la konstruaĵo de la kongresejo. Oni povas fumi ekstere sed bonvolu zorgi ne molesti homojn kiuj malŝatas la fumon kaj ne forgesi ĵeti la cigared-stumpon al rubujo.

Ne ĉiuj homoj ŝatas esti fotitaj. Malgraŭ tio, pluraj homoj fotos dum la IJK. Do, por respekti la aliajn: ne fotu homojn kiuj ne volas esti fotitaj kaj, kaze ke vi volos afiŝi viajn fotojn, informu kaj petu permeson al la fototaj homoj antaŭ foti.

Ni atendas ke la partoprenantoj sekvu tiujn regulojn ĉe ĉiuj kongres-ejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.