UTOPIO

Ino. Activartisto. Klaŭno. Tiu ĉi homo estas María Simões, kiu la 8an de aŭgusto je la 21.30 prezentos en la kongresejo la spektaklon UTOPIO (https://www.facebook.com/utopiademariasimoes).
María (https://www.facebook.com/Lunaclown/) estas profesie artisto ekde 1994 kaj, eble pro suferi triobla diskriminacio, sia agado engaĝiĝintas, luktemas kaj ĉiam celas stimuli justecon kaj egalecon. María estas direktoro de Descalzas cooperativa cultural (“Piednudaj” kultura kooperativo), Bolina – internacia klaŭfestivalo (https://www.facebook.com/bolinafestival/), la Internacia Reto de Klaŭninoj kaj laboras kun la Monda Marŝo de la Inoj.
María Simões, klaŭno Luno, aktivulas por homaj rajtoj, plantisto de arboj, volontulo en diversaj homaj projektoj kaj lernis Esperanton kiujn disvastigas monde per la spektaklo UTOPIO. Tiu ĉi klaŭnaĵo estas jam prezentita en Brazilo, Kaboverdo, la Acoroj kaj pluraj lokoj en Portugalio.
Esperante la klaŭno pensas kaj ŝanĝas la mondon, konas nek landlimojn nek la bruojn militajn, riparas per amo kaj humuro planedon tre difektitan.
La spektaklo utilos ankaŭ por kolekti monon por la asocio HIMAYA. Ĝis 100 neesperantistoj povos aĉeti biletojn por spekti la eventon kaj aliaj 100 helpos mone por helpi la reunuigon de fluĝintaj familioj en Eŭropo.
Kunigi niajn voĉojn kaj tiujn el kiuj silentigitis por realigi komunan mondon unigitan senlandliman estas la belega ideo kiuj puŝas nin antaŭen, utopien…
Spektaklo por homoj el ĉiuj aĝoj
Monkolekto por Himaya (www.himaya.es), subtenanta organizo de fuĝintoj.