Al la IJK per biciklo

BEMI, la biciklemuloj Esperantistaj, jam antaŭlonge decidis organizi biciklan karavanon al la IJK. La plano ne estis klara unue. La ebloj estis pluraj: Ĉu de Lisbono ĝis Badajoz? Sed tiel oni unue devus atingi Lisbonon kiu situas apud la maro, for de tie kie estas la plej parto de la homoj…

La solvo ne estis simpla. Tiam la plej freneza sed amuza ideo pri kiuj ili jam pensis, komencis ŝajni pli interesan, pli taŭgan. Kial….? kial ne?! Nun la realigado iĝis tiel ke ĝi inkludas 48 tagojn, prelegojn, preskaŭ 3.000 km. Resume, de Berlino ĝis Lisbono, de la nordo ĝis la sudo, de Esperantio al Esperantujo 😉

Ĉu vi aliĝos eĉ nur unu tagon? Ek al biciklado!