Koncerto de Martin Wiese

Martin Wiese estas konata artisto inter la Esperantistoj. Aktiva kontribuanto al la Esperanta kulturo, Martin kutime ludas sian gitaron kaj kantas. Unu el la lastaj sukcesoj de Martin estas la kanto Superbazaro, kiu iĝis muzikvideo altkvalita. Malgraŭ tio, oni ne devas forgesi ke Martin estis membro de famaj grupoj kiel Amplifiki, Persone kaj Martin kaj la Talpoj.

La 5an de Aŭgusto ni havos la eblon danci kune dum ni aŭskultas la kantojn de Martin en Paseo San Francisco. Tiu loko estas publika placo. Tio signifas ke ni donos la eblon al ĉiuj lokanoj  kiuj alproksimiĝos malkovri muzikon en Esperanto. Post la rokaj kantoj de Martin, kiu povos rezisti la emon eklerni nian lingvon? 😉