Akvoparko AQUABadajoz

La akvoparko AQUABadajoz estas nur 20 minutoj piede de la kongresejo. Tiu ĉi ekskurso estas bona elekto por tiuj al kiuj la naĝejo en la kongresejo ne sufiĉos kaj deziros ĝui tagon freŝan, malstreĉitan kaj amuziĝi ĵetante sin per toboganoj.

La minimumo de partoprenontoj por ĉi tiu ekskurso estas 25 homoj kaj ne estas maksimumo. Se ni estas malpli, ni ankoraŭ povos iri sed ni ne ricevos rabaton por grupoj.

Oni eliros el la kongresejo je la 10:00 matene por iri tie.

La prezo estas:

  • 12€ (21€ sen rabato) por kiuj aĝas 12 aŭ pli jarojn;
  • 10€ (16€ senrabato) por kiuj aĝas inter 7 kaj 12 jarojn;
  • 8€ (11€ sen rabato) por kiuj aĝas inter 3 kaj 7 jarojn.