La IJK-a teamo

Nur unu homo ne kapablus organizi ĉi tiun grandan eventon. Ni bezonas plurajn voluntulojn kiuj zorgas pri ĉio, ekde trovi la lokon ĝis zorgi pri la retpaĝo kaj ne forgesi varbi aŭ konvinki instituciojn por subteni la eventon.

Ni dankas ĉiujn kiuj per sia tempo kaj kapabloj realigas ĉi tiun mojosan eventon (ni ne forgesas ankaŭ al helpantoj kiel Ariel Palmer kaj Piotr Holda). Danke al ili ĉiuj, ni povos ĝui kaj renkonti niajn amikojn, debati pri gramatiko, helpi komencantojn, antaŭnaski denaskulojn kaj iam eĉ krokodili. Do, kiam vi ilin renkontos, brakumu ilin por ke ili sentu sin valoritaj!