Koncerto de Cira kaj Ulises

Tiu ĉi paro de fratoj estas tre amata en sia denaska Badajoz. Muziko estas en ilia sango kaj ili scipovegas sentigi tion al ilia publiko. Popola nuntempa muziko estas tipa el la paro sed tio ne evitas trovi influon de soulo aŭ aliaj diversaj stiloj en iliaj kantoj. Artpasio, teamlaboro, ĝui muzikludadon… estas elementoj kiujn ĉiuj kiuj bonŝance aŭskultas muzikon de Cira kaj Ulises rimarkas.

Ne eblis ne inkludi en la IJk 2018 lokan grupon. Tial ĉifoje ni ĝuos tre altkvalitan muzikon. La paro venos kun bando kiu kutime akompanas ilin por ke oni aŭskultos muzikon kiu unuigas kaj bonfartigas homojn, kiu estas plezuro por la oreloj. La 9an de aŭgusto sur la scenejo de la ĝardeno de la RUCAB la muziko de Cira kaj Ulises emocios nin.

Antaŭpreparu la koncerton per ilia muziko: