Merido kaj ties monumentoj

Tiu historia urbo, kiu ankaŭ estas la nuna ĉefurbo de Ekstremaduro (la regiono de la kongreso), enhavas mirindajn kaj bone koservitajn romiajn monumentojn; inter ili, estas belega teatro, impona cirko, granda akvedukto, sendifekta ponto, duonstaranta templo, ronda amfiteatro, kaj pli. Nuntempa Mérida, antaŭe Augusta Emerita, estis malgranda reprodukto de Romo meze de Iberio.

La ekskurso komenciĝos en Mérida trairante la Romian Ponton, kiu kondukas al la malnova urba kerno. Tie, dank’ al kombinita enir-bileto, ni vizitos ĉiujn gravajn monumentojn de la urbo: Araban Kastelon (Alcazaba), Trajanan Arkon, Templon de Diana, Prakristanan Kripton, Romian Cirkon, Romian AmfiteatronRomian Teatron, Romian Akvedukton kaj aliajn restaĵojn de la antikva epoko. Tagmeze, ni eniros la Romian Artan Muzeon, kie oni povos ripozi pli malvarme. Post-tagmeze, ni revenos al la buso kaj direktiĝos al la proksima Baraĵ-Lago Proserpina, artefarita de la romanoj. Ĉirkaŭ la lago estas trinkejoj kaj banlokoj, do eblos refreŝiĝi en la akvo antaŭ reveni al la kongresejo.

Ni renkontiĝos je la 8:45 matene ĉe la enirejo de la kongresejo por eliri kaj revenos je la 21:00 por vespermanĝi.

Prezo: 18€

Kontakti la respondeculon: 0034 655 967 188 (Krishna Sivillà)

Romia Teatro
Romia Cirko
Romia Akvedukto
Templo de Diana
Alcazaba (Araba Kastelo)
Alcazaba (Araba Kastelo)
Alcazaba (Araba Kastelo)
Lago Proserpina