Stipendioj

La informo pri stipendioj aperos en ĉi tiu paĝo. Ĝis nun, estas du ebloj. Neniu el ili estas simple donaco. Por ricevi iun el ili, vi ĉiam devos ion fari por kaj la movado kaj vi. Kutime ni ne havas multe da rimedoj sed kiam ni ilin havas, ni celas uzi ilin juste kaj efike. Do ne malŝparu tiujn ĉi eblojn kaze ke helpemon vi deziras por kaj la movado kaj vi.

 

Erasmus+

La asocioj HEJS el Hispanio, SKEJ el Slovakio, TEJO el Nederlando, GEJ el Germanio, Kosmo el Britio kaj BEA/IEJ el Italio prezentis projekton por ricevi subvencion de la Eŭropunia programo Erasmus+. Tiu projekto temas pri Genra egaleco kaj bonŝance ili sukcesis. Tial, ene de tiu projekto, okazos trejnado dum la IJK.

La asocioj devas sendi po 2 homoj al la trejnado. Do, se vi bonŝance loĝas en iu el tiuj landoj, ni rekomendas al vi kontakti la asociojn por peti informon pri la metodoj kiujn ili uzos por elekti la homojn kiuj partoprenos nome de ili. Se la temo estas interesa laŭ vi kaj vi emas trejniĝi, ne malŝparu tiun ĉi eblon!

 

Fonduso “Partoprenu IJK-n”

TEJO havas fonduson nomatan “Partoprenu en IJK”, per kiu TEJO ĉiujare finance subtenas partoprenon en la IJK. La celo estas ebligi al tiuj kiuj jam aktive agadas loke aŭ eĉ internacie (sed ne havas sufiĉajn financajn rimedojn) partopreni la plej gravan junularan aranĝon de la jaro. La konkurso por elekti la aktivulojn kutime estas lanĉita printempe. Ĝi dependas de la gajnoj de la antaŭaj IJK. Tial la kvanto de homoj elektitaj varios. Por scii pli, vizitu la retpaĝon de la fonduso.

 

Novaj lernantoj

La propra IJK teamo celas subteni la partoprenon de novaj lernantoj en la plej mojosa evento de la jaro (ni tion al vi promesas 😉 ). Tial ni oferas rabato de 25% de via programkotizo (tio inkludas nek manĝado nek loĝado) al novaj lernantoj. Por tion ricevi, vi devas:

  1. lerni per kurso kiu komencis en aŭgusto 2017 aŭ poste
  2. indiki tion en la aliĝilo
  3. peti al via instruisto kontakti nin en carlos.pesquera.alonso@gmail.com