Muzikfilmado

Pablo Busto, kunaŭtoro de la populara muzikvideo Dek Bovinoj, celas registri novan videon dum la IJK!

  • Kiun videon?
  • Kiel ni organizos la programeron?
    • La 5an Pablo instruos al ni la kanton. Tiam ni kune lernos la dancon. La 6an, post provi sensukcese elirigi la kanton el niaj kapoj, ni renkontiĝos por danci ĝin antaŭ kamerao. Ni dancos kaj kune kaj sole por ke Pablo havos sufiĉe da materialo por munti la videon.

ATENTU!!! Same kiel Dek bovinoj, tiu ĉi kanto estas tre menskapera. Ni avertas ke tial ĝi tre eble iĝos la himno de la IJK 2018, eble eĉ de la tuta movado ;p