Loĝado

Kutime en la IJK ni ofertas loĝeblecon kaj manĝeblecojn. Ĉi-jare ni povas oferi ilin nur kune. Nuntempe la loko kiun ni havas estas en la sama loko kiel la kongresejo. Tio kostas po 32€ (en 1-lita ĉambro, estas 50 el ili) aŭ po 25€ (en 2-, 3- aŭ 4-lita ĉambro) por nokto. Tio inkludas tag-, vesper- kaj matenmanĝon. Bedaŭrinde oni ne povas elekti nur kelkajn manĝojn, loĝadon sen manĝi aŭ manĝi sen loĝado.

Bedaŭrinde ni ne povas oferi amasloĝejon. Tiu kiun ni oferis ne malfermiĝos antaŭ la komenco de la IJK pro konstru-laboro kaj aliaj ebloj ne ekzistas.

Pro manko de oferto, Pasporta Servo ne estos eblo en Badajoz tiam, sed vi povas provi uzi Couchsurfing senpageAirBnB ekde 14€. La plej proksimaj gastejoj estas la hotelo AC Marriot Badajoz, la ApartHotelo Ascarza Badajoz kaj la hotelo Las bovedas kies prezojn varias.

Se vi emas tendumis, ne estas proksima loko kvankam vi povos trovi parkumejon por ruldomoj en la urbo.