Nia saluto

TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Estraro de TEJO — Francesco, Charlotte, Doniben, Ĝojo, Enric Baltasar, Tuŝka kaj Feliĉa.

La lingvoj apartenas al la homoj, samkiel la emo komunikiĝi. Malgraŭ tio, ni vivas en mondo senecese dividita, kie la lingvoj fariĝas ilo de povo kaj ekskluzivemo, per kiu oni kreas la diskriminacion. Pere de Esperanto, la plej parolata lingvo planita tutmonde, ni proponas alproksimiĝon inter la homoj kaj la popoloj. Ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas kolektiva trezoro kaj tial ni proponas alternativan ilon por la internacia babilado. La Internacia Junulara Kongreso de Esperanto 2018 (IJK) igos Badajoz-n la ĉefurbon de la alproksimiĝo inter kulturoj kaj pensmanieroj, kie centoj da junuloj el la tuta mondo renkontiĝos en festivalo plena de vivo, futuro kaj nuneco, per muziko, filmarto, debatoj, dancoj kaj senfinaj aktivaĵoj, kie eĉ la amo povas ekaperi, ĉar tio facile okazas en tiaj renkontiĝoj.

IJK-teamo: Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) kaj Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ)

Krishna Sivillà Rubio kaj Carlos Pesquera Alonso.

Sendube, por ĉiu Esperantisto, gastigi la duan plej grandan Esperanto-eventon estas honoro. Ne temas pri esti elektita inter pluraj kandidatoj, sed pri montri en niaj propraj hejmoj la lingvon pri kiu ni fieras, havi la oportunon instrui al niaj najbaroj, ke baroj ne ekzistas danke al Esperanto. La Iberia Duoninsulo havas interesan historion pri esti ejo kie renkontiĝas homoj el Afriko, Eŭropo kaj Ameriko; paganoj, kristanoj, judoj, islamanoj ktp. Esti unu el la Eŭropaj pordoj karakterizas nin. Badajoz estas ekzemplo de tio. La beleco de la arkitekturo, la restaĵoj de la miljara pasinteco, la mikso de la tradicioj… Tion ni volas videbligi. La muroj kiuj iam volis eviti la invadon de malamikoj, hodiaŭe tute malfermas. Tio estas nia poŝtkarto, tio estas kion ni volas montri pri Badajoz: aparta ekzemplo ke bonŝance ekspansiiĝas al la tuta teritorio. Por tio, homoj necesas. Tiel naskiĝas nia teamo: kiel standardo de tio kion ni volas flugigi. Ni bonŝance estas homoj el pluraj lokoj, genroj, aĝoj, lingvoj, kulturoj… Nun ni havas niamane la respondecon altiri Esperantistojn kaj homojn el Badajoz por realigi nian revon. Estas tempo por unuiĝi, por montri tion, kio vere estas Esperanto.