Landlima Ekskurso

La gvidanto de tiu ekskurso estas Kani, lokano kiu bonege konas sian regionon. Por ĝi, Kani preparis tiun ĉi programon:

  • Eliro el kongresejo je la 9.00 je la Hispana Horo (HH).
  • Alveno al Olivenza je la 9.30 HH. Tie ni vizitos etnologian muzeon, kastelon por grupa enirbileto, kaj du portugalstilajn preĝejojn (Olivenza estis portugala ĝis la komenco de la 19a jarcento, do estas hispana nur dum du jarcentoj). Tiu vizito okazos je 10.00 al 12.00 maksimume kaj preferinde nur ĝis 11.30.
  • Veturo el Olivenza al Monsaraz, el 12.00 al 13.00 HH, 12.00 je la Portugala Horo (PH). Senhalte Alconchel, Villanueva del Fresno, landlimo, Mourao, Monsaraz (strando).
  • Bano kaj manĝo 12.00 al 13.30 PH. Estas sabla strando, trinkejo, necesejo, duŝejo, ktp.
  • Vizito al surmonta vilaĝo Monsaraz. El 14.00 al 15.00 PH. Ni vizitos du muzeetojn, nome pri Inkvizicio kaj pri arkeologio.
  • Veturo al Vila Viçosa, el 15.15 al 16.00 PH.
  • Vizito al Palaco, el 16.00 al 17.30 PH. Tiu estas interesa palaco de la lastaj reĝoj de Portugalio kaj ĉefe de la lasta, kiu estis murdita komence de la 20a jarcento.
    Veturo el Vilaviçosa al Elvas, el 18.00 al 18.30 PH.
  • Vizito promena en Elvas el 18.30 al 19.30 PH. Remparoj, placoj, pilorio kaj kastelo.
  • Eliro el Elvas 19.30 PH kaj alveno al la kongresejo 20.00 PH nome 21.00 HH.

Ni renkontiĝos je la 8:45 matene ĉe la enirejo de la kongresejo por eliri kaj revenos je la 21:00 por vespermanĝi.

Prezo: 18€

Olivenza
Monsaraz
Monsaraz
Vila Viçosa
Elvas
Elvas
Elvas