Manĝado

Se kio gvidas vin dum viaj vojaĝoj estas la gusto, atendu porkaĵojn en la regiona gastronomio. Sub la tipaj kverkoj paŝtiĝas porkoj kaj ĉiuj partoj el ili iĝas manĝaĵoj. Ankaŭ ŝafidaĵoj kutimas trovi sur la teleroj tie. Krom la viando, en la provinco de Badajoz estas la loko kie estis kuirita la unuan terpoman omeleton, tipegan kutiman rezepton en la tuta Hispanio. Ankaŭ la plado nomita paneroj kaj pladoj de legumoj estas el la loko. Kremajn gustegajn fromaĝojn oni eblas gustumi, tial malfacilas al vegananoj sekvi sian dieton, kvanam iu restoracio ekzistas.

En la IJK ni ofertas manĝeblecojn kune kun loĝeblecoj. Nuntempe la loko kiun ni havas estas en la sama loko kiel la kongresejo. La prezo estas 25€ por ricevi maten-, tag- kaj vespermanĝon. Tio inkludas la dormadon tiujn tagojn. Bedaŭrinde oni ne povas elekti nur kelkajn manĝojn, dormi sen manĝi aŭ manĝi sen dormi. Malgraŭ tio, kiel kutime dum la IJK oni eblas elekti inter menuoj vianda, vegetara, vegana, senglutena kaj speciala por homoj kiuj bezonos tion.

Se vi decidos ne manĝi en la kongresejo, vi havas la eblon aĉeti manĝaĵojn aŭ trovi restoraciojn en la proksimaj vendejaroj El faro kaj Conquistadores. Ili estas respektive 10 kaj 20 minutoj for piede. En la urbo multaj restoracioj troveblas sed ni rekomendas busi tien per la linioj 3, 9 aŭ 18.