Praktikaj informoj

Lingvoj: La oficiala lingvo estas la Hispana kaj kvankam Badajoz estas proksime al Portugalio, malmulte da homoj parolas portugale. kaj malfacilos ankaŭ trovi homojn kiuj kapablas paroli angle.

Kion kunporti: La vetero estos varma kaj tre verŝajne vi ne vidos akvon falantan el la ĉielo. Tial ne forgesu preni vestaĵojn por naĝi kaj protekti van haŭton de la suno. En la dormejo vi ricevos litotukojn. Tial vi ne bezonos kunporti dormosakon. Kutimajn manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj vestaĵojn de via loĝlando vi povos montri dum la Kulturlingva Festivalo, do nepre prenu ilin antaŭ komenci la vojaĝon.

Horaroj: Kompare ku Eŭropo, la horaroj komenciĝas kaj finiĝas pli malfrue. Ekzemple la horaro de la plej proksimaj vendejaroj estas de 10.00 ĝis 22.00. Oni kutime tagmanĝas cirkaŭ la 14.00 kaj vespermanĝas cirkaŭ la 21.00. Se vi emas festumi, vi facile trovos drinkejojn malfermitajn ĝis la 4.00 kaj eble eĉ ĝis la 8.00.

Kulturaj diferencoj: Ĉiu homo havas siajn proprajn kutimojn kaj ideojn. Kelkaj estas kunhavitaj, kelkaj ne kaj kelkajn ni kune kreos kaj difinos. La IJK estas unu el la plej respektemaj spacoj en la mondo kaj ni celas daŭrigi tiun tradicion. Esperantujo atendas vin kun malfermaj brakoj, do havu la saman spiriton. Estu tolerema kaj lernu de aliaj kaj aliaj lernos de vi.

Handikapecoj: En nia movado egaleco gravas. Tial ni volas ke la spacoj estos adaptitaj al ĉiuj homoj por ke ni ĉiuj povos ĝui ilin kaj neniu devos zorgi pri malkomforteco aŭ nekapableco. Tial, se io ajn estos bezonata por vi aŭ se io zorgigas vin, kontaktu nin por evitii iun ajn problemon.

Malsanoj: Ni esperas ke neniu devas zorgi pri tiu ĉi temo, sed pli bonas evitii ol suferi malsanon. Unue zorgu se vi bezonos iu ajn specifan vakcinon, kvankam ni imagas ke neniu estos bezonata. Kaze ke vi havos iun ajn problemojn, la plej proksima malsanulejo estas 1,6 kilometroj for de la kongresejo en Hospital Infanta Cristina, Av. de Elvas, s/n, 06080 Badajoz.

Gravaj lokoj: ni esperas ke nur bonaj situacioj okazos sed ĉio povas okazi dum la IJK, eĉ malbonaj aĵoj. Tiel jen gravaj lokoj kaze ke vi bezonos scii pri ili:

Utilaj numeroj: 

  • Taskioj: +34 924 243101
  • Unua helpo kaj kuracejoj: 112
  • Organizteamo: +34 628 426442 (Carlos) kaj +34 655 967188 (Krishna)

Vizo kaj invitletero: Por eniri Hispanio, iam oni bezonas vizon kaj aŭ invitleteron laŭ la lando de via pasporto. Kaze ke vi bezonos invitleteron, indiku tion dum vi aliĝas kaj ni kontaktos vin aŭ skribu rekte al la respondeculo pri vizoj el nia teamo al kinz@protonmail.com.

Inkluziveco: Ni deziras provizi sperton agrablan kaj liberan de ajna molesto al ĉiuj, sendepende de sekso, genra identeco kaj esprimo, seksa orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, dimensio de la korpo, raso, aĝo aŭ religio. Ni ne toleros moleston al la partoprenantoj de la IJK en ajna formo. La partoprenantoj kiuj grave kontraŭas tiujn regulojn povas esti punitaj aŭ forpelitaj, je la bontrovo de la organizantoj. Nia politiko kontraŭ molesto troviĝas ĉi tie.