Bonvenon al IJK 2018!

La 74a IJK de TEJO okazos en la urbo Badajoz  (Hispanio), ĉe la landlimo kun Portugalio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018. Kunorganizas la Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) kaj la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ).

Vi povas trovi plian informon en ĉi tiu retpaĝaro, retumu por kontroli ke ni prezentas al vi eventon indegan. Ne malŝparu la eblon malkovri belan lokon kiu pleniĝos de aktivaj amuzaj junuloj kiel vi. Estas via eblo sperti la internacian lingvon. Ĝuu la vivon, partoprenu la IJK-n!

Novaĵoj

La programo jam disponeblas!

Post multe da laboro, ni jam pretigis programon por la tuta evento. Ĝi jam elŝuteblas en nia retpaĝo por ke vi povos antaŭ la IJK kontroli kion ni organizis kaj antaŭĝoji la diversecon de aktivaĵoj. Pensu, 139 malsamaj programeroj aperas en la dokumento. Kiuj pli taŭgas? Tion vi mem decidu!

Nova aŭskulta servo

Bonŝance ni anoncas ke en la IJK ni oferos aŭskultan servon. Tiu ĉi servo disponeblos por helpi iun ajn kiu bezonos subtenon kaze ke tio okazos. Ni celas ke oni povos paroli kun homoj kiuj emas aŭskulti viajn problemojn personajn, en sekura tuta privata kaj komforta etoso, por homoj kiuj povas suferi malkomfortan situacion dum …