Pago

Antaŭpago

Minimuma antaŭpago estas 25€. Aliĝo validas nur ekde pago de antaŭpago (krom stipendiitoj de TEJO). Antaŭpago estas parto de la kotizo (ĝi ne estas aldona pago, sed parto de la tuta kosto pagata pli frue). Antaŭpago estas neredonebla.

Ŝanĝoj en mendo

Ŝanĝi vian mendon pri loĝado kaj manĝado estas ĝis 04.07.2018 senpaga.

Pagmaniero

La antaǔpagon vi pagu antaǔ la aranĝo. Bonvolu ne forgesi la limdatojn. La restantan kotizon vi rajtas ĝiri antaŭ la IJK aǔ pagi  per kontanta mono surloke post via alveno. Tamen se vi ĝiras la monon en julio aŭ poste, kunportu pruvilon de via pago (reta pruvilo ankaŭ validos)!

Vi povas ĝiri monon al konto de la kongreso. Nomigu la ĝiron “IJK”+via nomo, por ke ni povos ĝin facile trovi. Jen la datumoj:
Konto nomo: Federacion española de esperanto
Banko nomo: BBVA
Adreso: Rodríguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid
IBAN: ES85 0182 1252  3102 0401 1961
BIC/SWIFT: BBVAESMM

Vi ankaŭ povas pagi per la UEA-konto: ijkb-b.  Detalaj informoj pri tio troveblas en la paĝaro de UEA. Kiam vi sendos la monon, informu retadrese al financoj@uea.org por ke ili scios ke estas la antaŭpago por la IJK kaj aldonu kasisto@tejo.org por ke ni estos certaj pri la dato de via antaŭpago.