TEJO

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.

UEA, kies sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto kun la movada rubriko TEJO tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.

TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.