Aktivaĵoj ekster la kongresejo

Ni ne celas vian partoprenon por ke vi restos semajnon inter kvar muroj. Tial programeroj okazos ekster la kongresejo. Jen ili:

KulturLingva Festivalo: Dum tiu ĉi evento en publika strato ni kundividos la kunportitajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el niaj landoj por montri niajn tradiciojn kaj  kulturojn. Ne forgesu viajn vestaĵojn kaj viajn dancojn!

Ekstremaduraj birdoj: Unu horo en ĉambro kun projekciilo, por vidi bildojn. Multo estos jam konata al interesatoj, sed eble ne ĉiuj specialaĵoj ekstremaduraj: blua pigo, nigra cikonio, ktp. Por tio oni povus alporti disdoneblajn malgrandajn gvidlibretojn, el kiuj disponeblas en diversaj lingvoj kaj oni povos preni pliajn en la venontjara Ornitologia Foiro de Monfragüe, se la programero interesos. Dua horo kiel promeno al Guadiano (ĉirkaŭ 1 kilometro). Tio devas esti farita aŭ frumatene (je la 8a aŭ la 9a) aŭ malfrue vespere (sunsubire, je la 20a). Por tio la organizantoj klopodus disponi ĉirkaŭ dekon da binokloj. Guadiano estas vera biologia akso en la urbo.

Gvidado en la urbo Badajoz: Ni promenos en la urbo dum loka gvidisto montros al nia la arkitekturo el la konstruaĵojn, klarigos la historion el Badajoz kaj ni malkovros la kulturon lokan.