Aŭskulta servo

Aŭskulta servo estas individua servo ofertata al homoj en esperantaj eventoj kaj ni decidis realigi tiun ĉi ideon dum la IJK 2018 en Badajoz. Ĝi temas pri psika subteno de tiuj, kiuj volus paroli pri zorgoj kiuj afektas la ĝuadon de la evento aŭ pri iaj aliaj aferoj de sia vivo por pli bona pripensado.

Dum niaj esperantaj eventoj nia plej grava valoro estas la homoj kiuj partoprenas kaj ĉeestas en ĝi. Pro tio, ĉi tiu servo okupiĝas pri tiu pli privateca kaj intima flanko de la bonfarto aŭ/kaj pri la parolado de aferoj por pliprofundigi en ili. Ezkemploj de tio ĉi estas:

  • Timideco
  • Novulaj sentoj (ekz. manko de proksimuloj)
  • (Mis)komprenoj kaj interhoma konduto (ekz. interkulturaj ŝokoj, konfuzo pri reago de aliulo, duboj pri kiel konduti, malbona sento pro iu homa konduto)
  • Intima parolado pri personaj zorgoj (ekz. malbona novaĵo ricevita dum la evento)

En ĉi tiu servo estas du partoj: la aŭskultanto, kiu estas kiu ofertas la servon, kaj la parolanto, tiu kiu uzas la servon. El la aŭskultanta flanko ni havos almenaŭ unu respondeculon por tri ĉefaj taskoj: ĝenerala organizado, trejnado kaj respondeco de la aŭskulta-servo teamo dum la evento. Kvankam tio dependas el la nombro de aliĝintoj, por IJK 2018 ni havos minimume 3 aŭskultantojn por zorgi pri la servo dum la evento.

DUM LA EVENTO:

La prezento de la teamo okazos dum la interkona vespero aŭ alia prezenta agado. Ĝi estos prezentata nur de la respondeculo dum la evento, tiel ke tiu homo estu konata por ĉiuj kiel respondeculo de la teamanoj kiuj ofertas la servon. Tie oni klarigos ke la teamo de la aŭskulta servo ne respondecas de la posta agado de la uzanto. Ankaŭ tie oni informos pri la principoj, horaro kaj funkciado de la servo.

Por la organizado estos almenaŭ unu ĉambro kie estos aŭskultanto en specifaj horoj por ke ĉiuj kiuj volas paroli povas renkonti iun. Tio estos anoncata per papero sur la pordo kaj en ĝi aperos foto de la aŭskultantoj kaj siaj nomoj. Krom tiu specifa hora servo, eblas alparoli iun ajn aŭskultantojn dum la evento por interkonsenti la momenton. Se iu el ili sentas ke la afero pri kiu la parolanto rakontas estas tro granda aŭ kompleksa, la teamano rajtas iri al la respondeculo dum la evento.