Vespera programo

Oni ne eblas kompreni la esperantajn renkontiĝojn se mankas vespera programo. Laceco ne gravas eĉ post tutaga ekskurso aŭ interesaj kaj pensigegaj prelegoj ĉar ni junas. Tial ni ĉiam havas sufiĉe da energio por ĝui la vesperon kun mojosaj samideanoj. Tial la IJK 2018 ne estos escepto. Okazos koncertoj, karaokeo, spektakloj, promenadoj sub steloj, ludoj… ĉio pretos por ke la vespero perfektos same kiel la tago 😉

Jen la provizora programo por ke vi antaŭĝuos la IJK-n:

Tago Aktivaĵo
04/08/2018 Interkona vespero
05/08/2018 Kulturlingva Festivalo Koncerto de Martin Wiese
06/08/2018 Filma nokto Astronoma promenado
07/08/2018 Koncerto de Timothy Gallego Karaokeo
08/08/2018 UTOPIO Astronoma promenado
09/08/2018 Koncerto de Cira kaj Ulises
10/08/2018 Internacia vespero Koncerto de Jonny M